Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Norda Osetio

Norda Osetio

Geografio > Eŭropo > Rusio > Norda Kaŭkazio > Nord-Osetio ---- Norda Kaŭkazio Norda Kaŭkazio Nord-Osetio estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. En 1774 propravole aliĝis al Rusio. En 1921 formiĝis Vladikavkaza (Oseta) Okrugo en konsisto de Montara ASSR. De 1924 - AO, 1936 - ASSR.
- Plena oficiala nomo: Respubliko Norda Osetio — Alanio
- Areo: 8,0 mil kv.km. (4 mil kv.km. montaro);
- Loĝantaro: 678,6 mil; inter ili urbanoj - 456,9 mil (2001). Osetoj: ĉ. 70% de loĝantaro.
- Ĉefurbo: Vladikavkaz (pli ol 310 mil loĝantoj).
- Kodoj de aŭtomobiloj: 15 rus
- Urboj: Vladikavkaz (ĉefurbo, 310 mil loĝantoj), Mozdok (39 mil), Beslan (34 mil), Alagir (23 mil), Ardon (16 mil), Digora (12 mil).
- Hidrografio: la ĉefa rivero — Terek (baseno de la Kaspia maro), al kiu enfluas ĉiuj aliaj montaraj riveretoj.
- Ĉefo: la ĉefo de la respubliko ekde la 7-a de junio 2005 estas Tajmuraz MAMSUROV, 51-jara beslanano. Du gravaj vojoj el Rusio al Trans-Kaŭkazio: Transkam kaj t.n. Milita Kartvela Vojo. Laŭ Konstitucio de Respubliko Norda Osetio — Alanio la du ŝtataj lingvoj en la regiono estas la rusa kaj la oseta (en la formo de ambaŭ dialektoj: la irona kaj la digora).

Turismo

dialekto Norda Osetio dum longa tempo estis tre alloga turisma loko, speciale por ŝatantoj de montara skiado. En sovetiaj tempoj ankaŭ eksterlandanoj (speciale el Orienta Germanio) ŝatis ripozi tie ĉi. Nun la famaj ripozejoj Cej kaj Dzinaga uzas nur parton de siaj eblecoj por loĝigi turistojn — bedaŭrinde la militaj konfliktoj en la najbaraj regionoj forpuŝas eventualajn turistojn. Tamen eblas paroli, ke dum la jaroj 2003-2005 okazis ioma kresko de ripozantoj en Cej kaj Dzinaga.

Konflikto kun Inguŝio

En la jaro 1992 ĉi tie okazis interetna konflikto, kies kaŭzo estis Apudurba distrikto, kies grandan parton oni volis aligi al la najbara rusia regiono — Inguŝio. Rezulte de la konflikto kelkmil inguŝoj devis forlasi Osetion kaj loĝas nun en Inguŝio kiel rifuĝintoj. Pli ol duono el ili jam revenis al Norda Osetio, sed ne ĉiuj povis ekloĝi en siaj hejmoj, ĉar en pluraj forlasitaj domoj nun loĝas migrintoj el alia problema regiono — Sud-Osetio.

Beslana Tragedio

Septembre de la jaro 2004 Nord-Osetio subite iĝis tutmonde fama pro la terorista atako al mezlernejo numero 1 en urbeto Beslan (329 mortintoj, inter kiuj 159 infanoj). La okazintaĵo serioze influis la ĉiutagan vivon en Nord-Osetio: i. a. loĝantaro iĝis pli politike aktiva, akriĝis la konservita konflikto kun la najbara Inguŝio.

Eksteraj ligoj

[http://slavik.babil.komputilo.org/galerio/montaro.html Fotoj el Osetio kun subskriboj] (eo) [http://ossetia.ru Ossetia.ru — novaĵservilo pri eventoj en Osetio] (ru) Kategorio:Rusio
-
ja:北オセチア共和国 ko:세베로오세티야 공화국

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj

- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ

- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ

- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a

Norda Kaŭkazio

Geografio > Kaŭkazio > Norda Kaŭkazio ---- Norda Kaŭkazio estas parto de Kaŭkaza regiono. Ĝia teritorio troviĝas en konsisito de Rusia Federacio. Nun en Norda Kaŭkazio estas jenaj administraj subjektoj de Rusio:
Subjekto Statuso Adm.centro Areo Loĝantaro
Krasnodar regiono Krasnodar 76,0 4.744.000
Stavropol regiono Stavropol 66,5 2.497.000
Adigeio respubliko Majkop 7,6 422.000
Karaĉajio-Ĉerkesio respubliko Ĉerkesk 14,1 390.000
Kabardio-Balkario respubliko Nalĉik 12,5 715.000
Nord-Osetio respubliko Vladikavkaz 8,0 612.000
Inguŝio respubliko Nazran 4,6 180.000
Ĉeĉenio respubliko Grozni 15,9 980.000
Dagestano respubliko Maĥaĉkala 50,3 1.737.000
Ankaŭ Rostova provinco foje estas konsiderata parto de la regiono. La nomo Norda Kaŭkazio foje estas malprave misuzata por nomi pli grandan regionon de la Suda Federala Distrikto de Rusio. Vidu ankaŭ Suda Kaŭkazio. Kategorio:Norda Kaŭkazio

1774

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1774 ---- En la jaro 1774 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

- Nord-Osetio aliĝis al Rusia Imperio.

Naskiĝoj

- 25-a de aprilo : Leopold VON BUCH
- 5-a de septembro : Caspar David FRIEDRICH

Mortoj

- La franca reĝo Ludoviko 15-a
- 4-a de aprilo : Anglio : Oliver GOLDSMITH ----
1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1774년 simple:1774

1924

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie: Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

- 16-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Ekapero de revuo Sennaciulo.
- Publikita Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- Fonditaj Internacia Radio Asocio, Aŭstria Esperantisto, Austria Esperantista Pacifista Societo kaj Esperanta Propaganda Asocio de Onisabro DEGUĈI.
- Petro FIRU, Tibor CZITROM, Poul JÖRGENSEN, Antonín ELTSCHKNER, Wilfred B. JOHNSON kaj Aleksandro LILJER eklernis Esperanton.
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Kanado, Francio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando kaj Brazilo.
- Publikitaj Gŭidareko, Neoromano kaj Esperantido da Antido.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Grekio.
- Soveta Unio : Mortas Lenino (21-a de januaro). Potencprenas Stalino.
- Mongolio proklamatas "Mongola Popola Respubliko". Eko de komunismaj jaroj.
- 18-a de januaro: Encikliko 'Maximam Gravissimamque' publikita de Papo Pio la 11-a
- 28-a de februaro: Usono invadis Hondurason.
- aprilo: Prepara Konferenco por Internacia Radiotelefona Interkonsento en Ĝenevo .
- 1-a de aprilo: Adolf HITLER estas arestita kaj ekskribis Mein Kampf.
- 26-a de junio: Usona armeo eliris Domingon.
- 4-a de julio: kreita Diocezo de Santos.
- 5-a de julio: Ribelaj militistoj invadis San-Paŭlon kaj forpuŝis la ŝtatestron de San-Paŭlio, Carlos de CAMPOSn.
- 20-a de decembro: Adolf HITLER estas malarestita.

Naskiĝoj

- Aldo de' GIORGI
- 4-a de januaro: Carolina MARTUSCELLI BORI, brazila scientistino
- 18-a de februaro: Ledo Ivo, brazila verkisto
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 26-a de februaro: Climério ALMEIDA de ANDRADE, brazila episkopo
- 1-a de marto: Esquerdinha brazila ludanto de piedpilko
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 13-a de aprilo : José Cândido de CARVALHO Filho, brazila ĵuĝisto
- 20-a de aprilo: Dulce BRAGA, brazila polikistino
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 15-a de majo: José Maria de ALBUQUERQUE, brazila paŝtro kaj biologisto
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 9-a de junio: Oldegard Olsen SAPUCAIA, brazila heroo
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 5-a de julio: Osman LINS, brazila verkisto
- 11-a de julio: César LATTES, brazila fizikisto
- 13-a de aŭgusto : Serafim FERNANDES de ARAÚJO, brazila ĉefepiskopo
- 14-a de aŭgusto : Péricles de ANDRADE MARANHÃO, brazila humordezegnisto
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 18-a de septembro : Eloísa Mafalda, brazila aktorino
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER

Mortoj

- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 31-a de marto : Nilo PEÇANHA, brazila prezidento
- 22-a de aprilo: Vicente de CARVALHO, brazila poeto
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 10-a de julio: Giacomo MATTEOTI
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER
- Antonie JANALIKOVÁ ----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento

Naskiĝoj

- Aldo de' GIORGI
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER

Mortoj

- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER ----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1924年 ko:1924년 simple:1924 th:พ.ศ. 2467

1936

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1936 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1936 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

- 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno
- 18-a de septembro Skismo de UEA per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo en Londono.
- Hans Hermann KÜRSTEINER ĉefdeledito de Svisio
- Eklernis Esperanton: Vladimír MOHAPL
- Malpermeso de agado por Esperanto en Germanio.
- Rapidvortoj refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Eko de la Hispana Enlanda Milito.
- Carl VON OSSIETZKY liberigita.

Naskiĝoj

- DEGUĈI Kjotaro
- 17-a de majo : Usono : Dennis HOPPER
- 17-a de junio : Ken LOACH
- 15-a de novembro : Wolf BIERMANN

Mortoj

- Josef EISELT
- 18-a de januaro : Britio : Rudyard KIPLING
- 11-a de junio : Robert Erwin HOWARD
- 12-a de junio : Karl KRAUS
- 18-a de junio : Maksim GORKIJ
- 15-a de aŭgusto : Italio : Grazia DELEDDA
- 19-a de aŭgusto : Hispanio : Federico GARCIA LORCA
- 10-a de decembro : Italio : Luigi PIRANDELLO ----
1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1936年 ko:1936년 simple:1936 th:พ.ศ. 2479

Vladikavkaz

Geografio > Eŭropo > Rusio > Norda Kaŭkazio > Nord-Osetio > Vladikavkaz < Urboj ---- Vladikavkaz (ruse Владикавказ, osete Дзæуджыхъæу [dzawĝiqaw]) estas rusia urbo en Norda Kaŭkazio sur ambaŭ bordoj de rivero Terek (Терек). La urbo estis fondita kiel fortikaĵo en 1784, havas statuson de urbo ekde la jaro 1860, nun ĝi estas ĉefurbo de Nord-Osetio. La urbo en diversaj jaroj nomiĝis:
- Vladikavkaz (Владикавказ) ĝis 1931 kaj ekde 1990;
- Ordĵonikidze (Орджоникидзе), omaĝe al Sergo ORĜONIKIDZE, en 1931-1944 kaj 1954-1990;
- Dzaudĵikau (Дзауджикау), laŭ la oseta nomo de la loko, inter 1944 kaj 1954. La interurba telefona kodo estas 8672, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005). En la urbo estas sakvoja fervoj-stacio kaj aktiva flughaveno. Vidu sube "Transportado". En la jaro 1939 la urbo havis 127 mil loĝantojn, en 1959 — 164 mil. En la jaro 2002 la urbo havis 315,6 mil loĝantojn kaj, probable, tiu nombro ne estas tute ĝusta, ĉar multaj osetianoj polonge loĝas en Vladikavkaz, estante formale loĝantoj de aliaj loĝlokoj. En la urbo estas kelkmil rifuĝintoj kaj devigitaj transloĝiĝintoj el kelkaj regionoj: etnaj osetoj el Sud-Osetio, interna Kartvelio kaj Taĝikio, etnaj rusoj el Ĉeĉenio kaj aliaj. Ĉeĉenio

Klimato

Klimato estas modere kontinenta. Vintroj sufiĉe mildas kaj mallongas, ofte la unua neĝo kovras terenon nur meze de decembro. Averaĝa temperaturo de januaro estas —4°C, de julio 20-22°C. Averaĝa jara kvanto de pluvoj kaj neĝoj — ĝis 800 mm.

Historio

Historie Vladikavkaz (la nomo bazitas sur metaforo "posedi/regi Kaŭkazon") estis tre grava bazo por ekspansio de la Rusa Imperio suden. Komence fortikaĵo, en la fino de 19-a jarcento Vladikavkaz jam estis tre grava regiona ekonomia centro, ĉefurbo de la Tereka regiono (Терская область). La rolo de la urbo eĉ pli kreskis, kiam estis lanĉita la Nord-Kaŭkaza fervojo (komence liginta Rostov-na-Donu kun Vladikavkaz, poste irinta pli orienten). En novembro 1942 kelkajn kilometrojn al okcidento de Vladikavkaz estis haltigita avancado de germana armeo. Kelkaj malnovaj brikaj konstruaĵoj de la urbo konservas spurojn de tiutempaj bomberoj.

Edukado kaj industrio

En la urbo estas kvar ŝtataj universitatoj (ĝenerala, agrokultura, medicinista kaj geologia-teknika), kelkaj grandaj uzinoj (ekz., metalurgiaj uzinoj "Elektrocink" kaj "Pobedit") kaj aliaj gravaj objektoj. germana

Turismo kaj vidindaĵoj

Iam tre grava centro de enlanda turismo, Vladikavkaz signife perdis sian popularecon pro la okazintaj apude armitaj konfliktoj (en Sud-Osetio, en Nord-Osetio mem (oriente) kaj en Ĉeĉenio). Tamen signifaj bataloj neniam okazis en la stratoj dum la tuta historio de la urbo. Inter la ĉefaj vidindaĵoj estas:
- oseta kristana preĝejo (1860),
- armena kristana preĝejo (1868),
- sunita moskeo (1907),
- multaj du-tri-etaĝaj konstruaĵoj, ĉefe en la stilo "modern", en la historia centro de la urbo. Imponaj historia kaj arta muzeoj. Kelkaj teatroj.

Sporto

Vladikavkaz estas grava centro de rusia futbalo. La loka teamo "Spartak-Alanija" (historie portis nomojn "Spartak (Vladikavkaz)", "Alanija", "Spartak-Alanija") estas ĉampiono de la lando (1995) kaj ankaŭ nun sukcese partoprenas ludojn de la rusia supera futbala ligo. Bonajn sukcesojn atingas sportistoj el Vladikavkaz ankaŭ en liberstila luktado, klasika luktado, ĵudo, armluktado, skermado kaj gimnastiko.

Transportado

Interne de la urbo itineras tramoj (ekde 1904), malgrandaj busoj (ĉefe privataj) kaj trolebusoj. Vladikavkaz estas ligita kun aliaj urboj de Rusio:
- Moskvo — ĉiutaga trajno kaj aviadaj itineroj.
- Sankt-Peterburgo — aviadaj itineroj.
- Samara — aviadaj itineroj.
- Krasnodar — ĉiutaga trajno. Apudaj urboj (Nalĉik, Alagir, Mozdok ka.) — bus-itineroj kaj apudurbaj trajnoj.

Interretaj ligoj

[http://ossetia.ru/galleries/vladikavkaz Fotoj de Vladikavkaz fare de franca turisto. Aprilo 2005] [http://www.main.nc.us/sistercities/vladikav.htm Paĝeto en la paĝaro de usona ĝemelurbo Asheville] (en) [http://sevos.alanianet.ru Plej signifa en Nord-Osetio gazeto "Severnaja Osetija"] (ru) kategorio:Urboj de Rusio kategorio:Nord-Osetio ja:ウラジカフカス ko:블라디카프카스

Beslan

Beslan (ruse kaj osete: Беслан) estas urbo en Nord-Osetio (regiono de Rusio). Loĝantaro en 2002 estis ĉ. 33,600. Ĝi estas la 3-a plej granda urbo en Nord-Osetio post Vladikavkaz kaj Mozdok. Koordinate: . Beslan estas grava fervoja nodo sur linio RostovBaku. Ĝi ankaŭ estas la starta punkto de mallonga fervoja saklinio al Vladikavkaz. Ĉe la urborando de Beslan situas ankaŭ la flughaveno de Vladikavkaz kun ĉiutagaj flugoj al Moskvo kaj pli maloftaj al Erevano, Peterburgo kaj aliaj urboj. Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 90235501. La interurba telefona kodo estas 86737, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). La urbo estas sur dekstra bordo de rivero Terek (Терек).

Historio

Fondita en 1847 vilaĝo estis enloĝigita de osetoj, transloĝiĝintaj el aliaj partoj de Osetio. La unua nomo estis Beslanikaŭ (osete Бесланыхъæу), laŭ la nomo de la fondinto — loka noblulo Beslan Tulatov. La oficiala rusa nomo longe estis Tulatovo. En 1941 la vilaĝo ŝanĝis nomon al Iriston (osete Иристон) kaj en 1950 kun la urba statuso ĝi ricevis la novan nomon — Beslan (osete kaj ruse Беслан). En jaro 1959 la urbo havis 19.4 mil loĝantojn. La 1-an de septembro, la unuan lernotagon, en 2004 la lokan lernejon okupis teroristoj, ostaĝiginte ĉ. 1300 lernantojn kaj plenkreskulojn. Dum tri tagoj daŭris interparoloj, kiuj fiaskis per amasaj mortigoj de la ostaĝoj (per eksplodo kaj pafado). Tuj post komenco de la eksplodoj en la lernejo rusiaj armitaj trupoj eksturmis la konstruaĵon kaj liberigis multajn ostaĝojn. Rezulte de la terorista ago mortis 329 personoj, el ili 159 infanoj. Ĉ. mil homoj bezonis medicinistan helpon. Pli detale vidu Historion de Beslan en la 1-3-a de septembro de 2004. Pro la afero estis farita monumento, vidu la artikolon pri ĝi: Arbo de funebro.

Eksteraj ligoj

[http://www.MojGorod.ru/r_sevosetia/beslan/index.html Pri la urbo] (ru) [http://beslan.ru/ Pri la terorista ago de 2004] (ru, en, de) kategorio:Urboj de Rusio kategorio:Nord-Osetio Kategorio:Urboj de Rusio Kategorio:Nord-Osetio ko:베슬란

Terek

Terek povas signifi:
- Terek (rivero) — grava rivero en Norda Kaŭkazio enfluanta Kaspion.
- Terek (urbo) — urbo en Kabard-Balkario.
- Terek (futbala klubo) — rusia futbala klubo el Grozno, ludas en la supera ligo.

Kaspia maro

Kaspio aŭ la Kaspia maro (latine Mare Caspium [mare KASPium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKANium],) estas salita lago, ĉ. 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda lago en la mondo. Estas ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥstano - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento. Nomo de Kaspia Maro en lingvoj de ĉirkaŭantaj landoj: La surfaco de la Kaspia maro estas 28 m malsupre de marnivelo. Ĝi atingas maksimuman profundon, ĉ. 980 m, en la sudo; Norda parto estas malprofunda (ĉ. 5 m). Kaspion enfluas la riveroj:
- Volgo (kiu provizas pli ol 75% de ĝia akvo),
- Uralo,
- Emba,
- Kura,
- Terek. Kaspia maro ne havas elirejon, ĝi estas fermita natura akvorezervejo. La kvanto de elvaporiĝo estas precipe alta en la orienta enirejo, nomita Karabogazkol, kiu estas ekspluatata por produkti uzatan en kemia industrio salon per natura elvaporiĝo. Per variado de elvaporiĝo klarigeblas la granda ŝanĝo en la grandeco de la maro dum la daŭro de la historio. La kreskanta elspezo de la Volga akvo por industria kaj ĉiutaga uzo estas supozeble la ĉefa kialo de la malaltiĝo de la marnivelo, tre serioza problemo de nuntempo. La ĉefaj havenoj sur la Kaspio estas Baku, granda petrola centro, kaj Astraĥan, ĉe la buŝo de la Volgo. Kaspia marfundo subkaŝas grandajn rezervojn de nafto kaj natura gaso, kio kaŭzas akrajn disputojn inter la kvin najbaraj landoj, kiuj penas dividi inter si kaj marfundon (pro energiaj riĉaĵoj), kaj marsurfacon (por navigaj celoj kaj fiŝkaptado). Kategorio:Lagoj Kategorio:Azio ja:カスピ海 ko:카스피 해

7-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 7-a de junio ---- La 7-a de junio estas la 158-a tago de la jaro (la 159-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 207 tagoj restas. Je la 7-a de junio okazis, interalie:

Eventoj

- 1494 : Hispanio kaj Portugalio subskribis la Traktato de Tordesillas

Naskiĝoj

- 1811 : James SIMPSON, kuracisto
- 1848 : Paul GAUGUIN, pentristo
- 1879 : Knut RASMUSSEN, esploristo
- 1896 : Imre NAGY, hungara politikosto
- 1917 : Dean MARTIN, usona aktoro
- 1920 : Georges MARCHAIS, franca politikisto
- 1929 : John TURNER, la 17-a ĉefministro de Kanado
- 1940 : TOM JONES, kimra kantisto

Mortoj

- 1329 : Robert I de Skotlando konata kiel Robert la Bruce
- 1843 : Friedrich HÖLDERLIN
- 1954 : Alan TURING, frua komputikisto
- 1967 : Dorothy PARKER,Usono
- 1970 : E. M. FORSTER
- 1980 : Henry MILLER, verkisto

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ :
- 6-a de junio | 8-a de junio
- 7-a de majo | 7-a de julio
- Historio - Tagoj. ja:6月7日 ko:6월 7일 ms:7 Jun simple:June 7 th:7 มิถุนายน

2005

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2005 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj - 2030-oj Jaroj: 2000 - 2001 - 2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2005 post Kristo okazis (aŭ okazos), interalie:

Eventoj

tutmonde:
- Proponitaj planlingvoj Simpekso, Siberia lingvo, Baspleo kaj Interĝermana.
- 9-a de januaro: Palestinanoj elektas novan prezidenton. Maĥmud ABBAS ricevis klaran plimulton de pli ol 62 % de la voĉoj.
- 26-a ĝis 30-a de januaro: En Davos okazas la Monda Ekonomia Forumo. Plan
- 27-a de januaro: 60-jarojn post la liberigo de la ekstermejo ĉe Oświęcim (Auschwitz) la mondo rememoras pri milmiloj da murditaj judoj.
- en februaro estis prezentita unua multkerna procesoro Cell.
- La hispana piloto Fernando ALONSO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
  - pliaj eventoj en 2005 tageventoj ---- en la esperantlingva mondo:
- Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Paska